Saturday, November 9, 2013

Supertajfuno 'Yolanda' - plej forta tajfuno en 2013 trafas Filipinojn

Foto de NOAA, Usono

Valenzŭelo, FILIPINOJ – Nomante ĝin 'unu el la plej fortaj ŝtormoj historie', la tuta respubliko jam multe preparadis por la alveno de la Supertajfuno ‘Haiyan’ (loka nomo: Yolanda) kiu trafas la mezajn regionojn de Filipinoj hodiaŭ.

‘Haiyan’, kun loka nomo laŭ PAGASA 'Yolanda', frue matene hodiaŭ unuafoje atingis la insularon ĉe la urbeto Guiuan, provinco Samar (600 km for de Manilo) je 4:40 PHT, kun ventoj je maksimume 315 kph (196 mph) fortaj (kategorio 5 laŭ la Saffir-Simpon skalo). Je 39 kph rapida la tajfuno rapide moviĝis sur la maron kaj denove sur la landon, atigante la urbeton Tolosa, Leyte je proksimume 07:00 PHT. 

Haiyan proksimiĝante al la insularo; Filipinoj estas videbla maldekstre. Tiam la tajfuno jam atingis la statuson Kategorio 5 laŭ Saffir-Simpson-skalo, havante ventojn je 250kph fortaj.

La Filipina agentejo pri astronomio, geofiziko kaj vetero (filipine: Pangasiwaan ng Palingkurang Atmosperiko, Heopisikal at Astronomiko ng Pilipinas, PAGASA) jam plialtigis la avertojn ĉe multaj provincoj. Hieraŭ klasoj en multaj urboj jam estis suspenditaj kadre de la avertoj publikigitaj de PAG-ASA. 

Lokaj fakuloj diras, ke Haiyan 'saltadis' sur insulojn, priskribante ĝian moviĝon tra la horoj. Haiyan alteriĝis ĉe la jenaj lokoj:

04:40 PHT - Guiuan, Samar
07:00 PHT - Tolosa, Leyte
09:40 PHT - Daanbantayan, Cebu
10:40 PHT - Bantayan Island, Cebu
12:00 PHT - Concepcion, Ilo-ilo

Tuj antaŭ posttagmezo Haiyan iom malfortiĝis al 215 kph (94 mph) trapasante Cebu. Posttagmeze ĝi pli malfortiĝis, portante ventojn je nur 185 kph (115 mph).


La Tajfuno direktiĝas okcidenten, trafonte la insulon de Busuanga kaj elironte la areon de Filipinoj. Ĝi tuŝis la teron kvinfoje, irante sur la maron kaj poste denove sur la landon. | Foto de PAGASA

Tuj antaŭ vespero Haiyan forlasis la insulon Panay kaj denove atingis la maron, irante nord-okcidenten kaj proksimiĝante al San Jose, Occidental Mindoro. Tiam Haiyan faris sian plej proksiman pozicion de Manilo, kaŭzante pluvojn kiuj daŭris 2-3 horojn.

Dek du internaciaj flughavenoj jam ĉesigis sian servon ĝis kiam la vetero denove fariĝos pli bona. Pli ol 28,000 familioj jam evakuis siajn hejmojn tamen kunportante posedaĵojn al rifuĝejoj destinitaj de la lokaj registaroj. Almenaŭ 3 personoj mortis pro la tajfuno. Elektrolinioj estis rompitaj en multaj provincoj kaj komunikado ne eblis. Aliflanke, kelkaj provincoj intence ĉesigis la provizadon de elektro por sekurecaj kialoj.

Du el la trafitaj provincoj estas Cebu, rekte trafita, kaj Bohol, kiuj estis trafitaj ankaŭ de la M-7.2 tertremo la lastan 15-an de Oktobro. Multaj konstruaĵoj, specife historiaj preĝejoj, falis kaj iĝis ne plu ripareblaj.

Haiyan estiĝis sur la Pacifiko ĉe Mikronezio la lastan 3-an de novembro. Du tagojn poste, Haiyan eniris la Filipinan Areon de Respondeco, tial PAGASA donis al ĝi la nomon 'Yolanda' kaj komencis observadi ĝin. Haiyan trafis Palaŭon kaj Yap-insulojn. Internaciaj agentejoj nomis ĝin Supertajfuno, akirante ankaŭ la statuson de Kategorio n-ro 5 laŭ Saffir-Simpson-skalo, dum ĝi proksimiĝis al la insularo. 


La Filipinan Areon de Respondeco pri Tajfunoj (en: Philippine Area of Responsiblity, PAR). Kiam ŝtormo eniras la bluan markon, PAGASA komencis observadi ĝiajn eblajn progresojn kaj moviĝon. PAR konsistas el FIlipinoj, Palaŭo, nordaj partoj de Malajzio, kaj ankaŭ la tuta Tajvano. | Foto de Vikipedio

Haiyan estas atendata eliri la Filipinan Areon morgaŭ tagmeze, tamen rehavonte forton kaj poste trafonte la mezajn regionojn de Vjetnamio.

'Supertajfuno', nivelo pli alta ol 'Tajfuno', estas nomo donata al tajfunoj kies ventofortoj jam atingis pli ol 240 kph (150 mph).

Multaj agentejoj en la tuta mondo diras, ke Haiyan estas la plej forta tajfuno en 2013, kaj eble ankaŭ la plej forta ŝtormo en la historio de observitaj ŝtormoj.