Thursday, September 12, 2013

Mia Eta Decido


Ia hezito alvenis al mia menso.

May kung anong pang-aalangan ang dumating sa aking isipan.


Ĉu mi restu fari tiun manieron ke mi metu tekstojn dulingve en unu afiŝo? Ke ĉiufoje estu Filipina traduko tuj sekvante la Esperantan tekston? Aŭ ne?
Dapat ba akong manatili sa ganoong gawi na inilalagay ko ang teksto sa dalawang wika sa iisang paskil? Na kailangan laging mayroong saling-wika sa Filipino na kaagad na sinusundon ang teksto sa Esperanto? O hindi?


En mi ekestis la ideo ke mi faru apartan blogon kien mi povos meti la Filipinajn tradukojn havante la saman enhavon kiel la Esperanta, tamen kompreneble en alia lingvo. Tio ĉi ŝajnas esti bona ideo.
Sumulpot ang ideya na dapat akong gumawa ng hiwalay na blog kung saan pwede kong ilagay ang mga saling-wika sa Filipino na naglalaman ng parehong bagay tulad ng sa Esperanto, ngunit malamang ay sa ibang wika.

Ja veras ke necesos pli da tempo kaj klopodo por tion plenumi.
Totoo nang kakailanganin ng mas maraming oras at pagod upang isakatuparan 'yon.

Mi ankoraŭ provas decidi pri tio. 
Sinusububok ko pang gumawa ng desisyon ukol roon.

Kion vi pensas?
Ano sa tingin mo?

4 comments:

  1. Saluton, Albert! Kaj gratulon pro la blogo.

    Mi havis plurlingvan blogon dum multe da jaroj, sed nun mi skribas ĉiun blogaĵon en nur unu lingvo. Estas tre temporaba, kaj ĉiufoje kiam mi pensis, ke por skribi ion, mi devus traduki ĝin al pluraj lingvoj, mi ofte tute perdis la volon skribi. Tamen kompreneble, via kazo estas malsama.

    Se vi havas tempon, vi povus provi Wordpress kun plurilingva kromprogramo. Ne estas wordpress.com, sed mem-gastigita Wordpress. Nuntempe, estas multe da senkostaj ttt-gastoj, kie vi povas instali Wordpress kun nur unu klaki, do estas tre facila. Vi povas rigardi kelkajn ekzemplojn ĉi tie:
    http://www.eduardereza.com/
    http://www.qianqin.de/qtranslate/
    Mi ankaŭ povas provi helpi vin.

    Alimaniere, mi pensas, ke ĉar estas nur 2 lingvoj, ne estas problemo havi frazon kaj poste la traduko. Krom, la ŭ mia opinio, estas avantaĝo havi paralelan tekston. Tiel la filipinaj lernantoj povas lerni dum ili legas viajn blogaĵojn...

    Ĝis, kaj bonan ŝancon!

    ReplyDelete
  2. Jes. Mi estas filipina lernanto, kaj tio blogo estas tre helpopreta.

    ReplyDelete
  3. Kara amiko, se vi havos la tempon kaj la energion, certe du lingva blogo estos utila por viaj landanoj kaj ankaŭ interesa por alilingvanoj, kiuj eventuale dezirus lerni iom de via lingvo.

    ReplyDelete